Flandroj | |
---|---|
etno | |
Ĝermanoj • okcident-Eŭropanoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La Flandroj estas nacio konsistanta el pli ol ses milionoj da homoj[1] en Flandrio, la norda duono de la ŝtato Belgio. Flandroj parolas la nederlandan kiel tutnacian interlingvon, sed la plimulto krome parolas lokan regionan lingvon, kiel ekzemple la limburga, antverpena kaj pluraj aliaj. Ĉiuj edukitaj flandroj krome parolas fremdajn lingvojn kiel la franca, angla aŭ germana.
Ĉar origine Flandrio estis pli granda ol nun, ekzistas Flandroj ankaŭ ekster la Flandra Regiono, nome en Flandra Zelando (nomataj Zeeuws-Vlamingen, Zelandaj Flandroj) kaj en la franca departemento Nord (nomataj Frans-Vlamingen, Francaj Flandroj).