Flava Rivero | |
---|---|
| |
ĉine 黄河
| |
![]() Fluo de la rivero
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Ĉinio |
Rivera reto | Flava Rivero |
Longeco | 4 845 km |
Akvokolekta areo | 752 000 km² |
Averaĝa trafluo | 2 571 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Gyaring-lago kaj Ngoring-lago en altebenaĵo de Tibeto |
- Alteco super marnivelo | 4 500 m |
- Koordinatoj ![]() |
35° 18′ 50″ N, 96° 13′ 57″ O (mapo)35.31391666666796.232444444444 |
Enfluejo | Bohaj-maro |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj ![]() |
37° 44′ 41″ N, 119° 8′ 24″ O (mapo)37.744657111111119.13986205556 |
Geografio | |
Regionoj | Ĉinghajo |
Trairataj urboj | Lanzhou, Wuhai, Baotou, Kaifeng, Jinan |
Alfluantoj | Duo Qu, Bai He, Black River (in Sichuan), Qushian River, Daxia River, Huangshui River, Datong River, Tao River, Zhuanglang He, Zuli He, Qingshui River, Dustin He, Wujia River, Daheihe, Wuding River, Yan River, Fen, Sushui He, Vei, Qin He, Yiluo River, Daqing River, Dawen River, Jishui, Q20019976 kaj Jindi He |
La Flava Rivero (ĉine 黄河, pinjine: Huáng Hé), nomata ankaŭ Huangho, estas rivero en norda Ĉinio. Post Jangzio (Blua Rivero) estas la dua plej longa rivero de Ĉinio kaj la sesa el plej longaj en la mondo. Ĝia longo estas 5.464 km kun akvokolekta areo de 752.443 km².[1]
Originanta en la Baĝan Har Montaro de la provinco Ĉinghajo de Okcidenta Ĉinio, ĝi fluas tra naŭ provincoj, kaj elfluas en la Bohaj-maro proksime de la urbo Dongjing en la provinco Ŝandongo. La baseno de la Flava Rivero havas orient–okcidentan etendon de ĉirkaŭ 1900 km kaj nord–sudan etendon de ĉirkaŭ 1100 km. Ties totala akvokolekta areo estas ĉirkaŭ 795,000 km².
Ties baseno estis la naskoloko de la civilizacio de antikva Ĉinio, kaj ĝi estis la plej prospera regiono en la komenco de la Historio de Ĉinio. Estis oftaj detruegaj inundoj kaj fluej-ŝanĝoj produktitaj pro la konstanta plialtiĝo de la fluejo, foje super la nivelo de la ĉirkaŭaj kampoj.