La Flora familio estas multenombra grupo da S-tipaj asteroidoj de la ĉefa asteroida zono, kies deveno kaj ecoj estas malbone konataj. Ĉirkaŭ 4 al 5 % el ĉiuj asteroidoj de la ĉefa zono estas floraj familianoj.
Tiu familio ŝuldas sian nomon al 8 Floro, asteroido de averaĝa diametro de ~ 150 km kiu entenas ĉirkaŭ 80 % el la maso de la familio. Tamen, pro la nedifinaj limoj de la familio kaj la lokalizo de Floro proksime de ĝia limo, tiu familio estas foje nomata Ariadna familio.