Florida Markolo

Florida Markolo
markolo [+]

AkvejoGolfo de Meksiko, Atlantiko, Florida Keys
Koordinatoj23° 56′ 3″ N, 80° 55′ 33″ U (mapo)23.934166666667-80.925833333333Koordinatoj: 23° 56′ 3″ N, 80° 55′ 33″ U (mapo)

Larĝo160 km (99 mi)

Florida Markolo (Golfo de Meksiko)
Florida Markolo (Golfo de Meksiko)
DEC

Florida Markolo (Atlantika oceano)
Florida Markolo (Atlantika oceano)
DEC
Map
Florida Markolo
Vikimedia Komunejo:  Straits of Florida [+]
vdr

La Florida Markolo estas mara malvastejo inter Florido (norde) kaj Kubo (sude). Ĝi ligas la Meksikan Golfon kaj Atlantikon.

Ĝian nordan flankon konsistigas ne la florida ĉeftero, sed la Florida Ĉen-Insularo (angle Florida Keys, hispane Cayos de Florida). La larĝo de la markolo inter Kubo kaj insulo Key West estas 150 km.

Oriente de la markolo situas la Bahama Insularo, kies insulo Andros duonigas la elirejon.

Tra la markolo fluas la Florida Fluo, kiu venas el la Meksika Golfo kaj transiras en la Golfofluon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne