Florlingvo estas iel sekreta, kodita maniero esprimi sin inter amantoj (en ajna stato de amrilato) per sendo de floroj kiuj havas priaman signifon. Ties origino estis dum la mezepoko, kiam ofte la sentoj kaj ĉefe komunikoj devis nepre esti sekretaj. Nuntempe la florvendistoj klopodas revigligi tiun esprimmanieron por helpi sian negocon. Tre ofte en filmoj kun historioj kaj de pasintaj epokoj kaj de nuntempaj aperas scenoj bazitaj sur tiu kutimaro. Tiu lingvaĵo rilatas al aliaj similaj kiel tiuj pri uzado kaj movado de ventumiloj.