Flug-aso

Flug-aso (batal-aso) estas tiu piloto, kiu posedas eksterordinarajn kapablojn rilate al flugado. La nocio estas uzata ĉefe por ĉaspilotoj, malofte pri artflugistoj aŭ flugpioniroj. Flug-aso estas aviada militisto kiu supozeble forpafis kvin aŭ pliajn malamikajn aviadilojn dum aeraj kombatoj.[1]

La nocion oni ekuzis pri la franca Adolphe Pégoud, post kiam li venkis kvin germanajn pilotojn dum la unua mondmilito, en aerbatalo.

La plej sukcesa flugaso dum la unua mondmilito estis Manfred von Richthofen, kun 80 batalvenkoj. Sed la plej sukcesa flug-aso ĝenerale estas Erich Hartmann (352 venkoj).

  1. Spick 1996, pp. 3–4.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne