Flugdisko

Flugdisko farita de la ludilentrepreno Wham-O.

Flugdisko estas diskoforma ludilo plej ofte farita el plasto. Flugdiskoj estas faritaj tiel, ke ili flugas aerodinamike kiam oni ĵetas ilin kun rotacio.

Kelkfoje oni uzas la komercan nomon Frisbee de la ludila firmao Wham-O (aŭ esperantigon frisbeofrisbio) por paroli pri flugdiskoj ĝenerale, kvankam strikte tio aludas nur la flugdiskojn de tiu firmao.

Ĝenerale estas uzata por sporto kaj ludo inter homoj, sed ankaŭ multaj hundoj ŝatas la ludon, same kiel aliaj reprenas ĵetitan pilkon aŭ bastoneton. La celo tiuokaze estas ke la hundo kaptu la diskon enaere.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne