Flughaveno Berlino-Tempelhof | |||
---|---|---|---|
internacia flughaveno | |||
IATA: THF ICAO: EDDI | |||
Resuma informo | |||
Lando | Germanio | ||
Regiono | Berlino | ||
Tipo | Civila (kaj usona armea) flughaveno | ||
Mastrumanto | Berliner Flughafen GmbH (BFG) | ||
Apuda urbo | 4 km sudokcidente de la urbocentro de Berlino | ||
Alteco | 48 m m | ||
Geografia situo | 52° 28′ 25″ N, 13° 24′ 6″ O (mapo)52.47361111111113.401666666667Koordinatoj: 52° 28′ 25″ N, 13° 24′ 6″ O (mapo) | ||
Kurej-angulo | 09R/27L kaj 09L/27R | ||
Kurej-longo | 1840 m kaj 2094 m | ||
Retejo | http://www.berlin-airport.de | ||
La Flughaveno Berlino-Tempelhof (IATA-kodo: THF, ICAO-kodo EDDI) ĝis la fino de oktobro 2008 estis unu el tri funkciantaj flughavenoj en la metropola regiono de Berlino kaj la sola situanta ene de la urbolimoj. En la jaro 2008 uzis ĝin 278 555 pasaĝeroj kaj aldone 450 tunoj da kargo estis transportitaj pere de ĝi. En 2007 ankoraŭ temis pri pli ol 350 000 pasaĝeroj - laŭ la nombro de pasaĝeroj ĝi tiujare estis la 22-a plej granda flughaveno de Germanio. Al la soldatoj de la usona armeo, Tempelhof estis konata sub la mallongigo TCA (angle Tempelhof Central Airport).