Flughaveno Gran Canaria | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: LPA ICAO: GCLP | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Gran Canaria | ||||
Tipo | Civila kaj armea flughaveno | ||||
Mastrumanto | AENA | ||||
Apuda urbo | Telde (6 km) | ||||
Alteco | 24 m | ||||
Geografia situo | 27° 55′ 49″ N, 15° 23′ 12″ U (mapo)27.930277777778-15.386666666667Koordinatoj: 27° 55′ 49″ N, 15° 23′ 12″ U (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 3/21 | ||||
Kurej-longo | 3.100 m | ||||
La flughaveno Gran Canaria, hispane aeropuerto de Gran Canaria, estas internacia flughaveno sur la hispana insulo Gran Canaria. Ĝi situas oriente sur la insulo, en areoj de la municipoj Telde kaj Ingenio, proksime de la marbordo, kaj estas ligita per la aŭtovojo GC-1 al la ĉefurbo Las Palmas 18 km norde kaj la turismaj centroj sude.
Ĝi servas al la inter-insula trafiko de la Kanarioj kaj precipe al turismo. En 2009 ĝi traktis 9.155.665 pasaĝerojn per 101.557 aviadilmanovroj (alvenoj/foriroj). Ĉirkaŭ sesono de la trafiko estas inter-insula.
La flughaveno estas uzata ankaŭ por armeaj aviadiloj (Base Aérea de Gando); unu el la du kurejoj servas precipe por ili. Pro la malgranda distanco inter la du kurejoj eblas nur alterna uzo.