Flugo 4978 de Ryanair

Itinero de FR4978

Flugo 4978 de Ryanair (numero FR4978, radiokodo RYR1TZ) estis internacia linia flugo de Ateno (Grekio) al Vilno (Litovio). Je la 23-a de majo 2021 belorusaj aŭtoritatoj perforte transdirektis ĝin al Minsko (Belorusio), mallonge antaŭ transiro de la belorusa al la litovia aero-spaco.

Post surteriĝo en Minsko la belorusa ĵurnalisto Roman Protaseviĉ kaj lia rusa kunulino Sofia Sapega, kiuj pasaĝeris en la flugo, estis arestitaj. Protaseviĉ, eksa ĉefredaktisto de la belorusa opozicia reto Neĥta, estas konata kritikanto de la belorusa registaro. Li estis vivinta en ekzilo.

Nur post ok kaj duona horoj la aviadilo ricevis permeson pluiri al Vilno. La incidenton sekvis akraj protestoj, interalie de Eŭropa Unio kaj Usono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne