Folding@Home | |
---|---|
![]() | |
Lasta stabila versio | 7.6.21 |
Permesilo | nelibera permesilo |
Retejo | foldingathome |
Folding@home estas la interreta projekto de la volontula komputado, organizita de Stanford Universitato en Usono. La projekto celas esplori procezon de proteina volvado, ĝi koncentriĝas sin en la rimedo, en kiu molekulo de proteino faldiĝas en spaco. Tio ĉi estas tre grava, ĉar de tio dependas funkcio de proteino en la organismo. Se la molekulo volviĝas malĝuste, oni povas kaŭzi malsanojn kiel: Creutzfeldt-Jakob malsano, Alzheimer, Parkinsono, aŭ tre konata BSE.