Foliero aŭ foliolo[1] ( latine: foliolum ), estas parto de kunmetita folio. Laŭ la aranĝo de la folieroj, estas malsamaj specoj de kunmetitaj folioj:
Fojfoje, la folieroj mem povas esti kunmetitaj el folieroj, kiel ĉe kristodorna glediĉio (Gleditsia triacanthos). Tiel, la folioj estas duoble plumformaj.
Ĉe iuj plantoj, precipe ĉe fabacoj, la lasta foliero havas formon de ĉiro.