Folketing | |||||
---|---|---|---|---|---|
sole chamber (en) (1953–) unuĉambra parlamento (1953–) malsupera ĉambro (–1953) | |||||
Komenco | 1849 vd | ||||
Geografia situo | 55° 40′ 34″ N, 12° 34′ 47″ O (mapo)55.67611111111112.579722222222Koordinatoj: 55° 40′ 34″ N, 12° 34′ 47″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Danio vd | ||||
Sidejo | Christiansborg | ||||
Adreso | Folketinget, Christiansborg, 1240 Copenhagen K, Denmark | ||||
Poŝtkodo | 1218 | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | governmental administrative unit in Denmark | ||||
La Folketing [ˈfɔlkə.tɪŋ]; en la dana lingvo kutime kun sufikso "-et", kiu analogias al la esperantlingva difinita artikolo "la", de Folketinget, signifo proksimume "popola kunveno" aŭ "popola asembleo") estas la nacia parlamento de Danio. Ekde la 1953 ĝi konsistas el unu parlamenta ĉambro kaj el 179 deputitoj. Po du el ili elektiĝas en la Ferooj kaj en Gronlando. Partio kandidatiĝanta pri iuj de la 175 daniaj parlamentaj seĝoj devas atingi almenaŭ 2 procentaĵojn de la balotaj voĉoj, aŭ rekte gajni en unu el la balotaj distriktoj.
Parlamenta sidejo estas la kastelo Christiansborg en Kopenhago.
Ĝis la jaro 1953 la Folketing nur estis la dua el du ĉambroj de la dania parlamento, kaj la unua parlamenta ĉambro nomiĝis Landsting ("ŝtata kunveno" aŭ "ŝtata asembleo").
La deputitoj de la Folketing elektiĝas por oficperiodo de 4 jaroj. La ĉefministro tamen ĉiumomente rajtas postuli ekstervicajn balotojn. En la kazo de la registaro en grava temo ne atingas plimultan subtenon de la parlamentantoj, la ĉefministro kaj sia registaro devas aŭ demisii aŭ anonci novajn balotojn.