La rakonto de la fondo de Romo estis rerakontita en tradiciaj historioj fare de la antikvaj romianoj mem kiel la plej frua historio de ilia urbo kiel legendo kaj mito. La plej familiara de tiuj mitoj, kaj eble la plej fama el ĉiuj Romiaj mitoj, estas la historio de Romulo kaj Remo, ĝemeloj kiuj estis mamnutritaj de lupino estante beboj en la 8a jarcento a.n.e.[1] Alia rakonto, eble pli frua, postulas, ke la Roma popolo estas posteulo de la heroo de la Troja milito nome Eneo, kiu fuĝis al Italio post la milito, kaj kies filo, Askanio aŭ Iulus, estus la praulo de la familio de Julio Cezaro.[2] La arkeologia pruvaro de homa okupado de la areo de la nuntempa Romo, Italio, datas el antaŭ ĉirkaŭ 14 000 jaroj.
Romulo kaj Remo decidis fondi sur Palatino novan urbon. Pri nomo de la nova urbo inter ambaŭ fratoj ekestis kverelo kaj poste eĉ bataleto en kiu Romulo Remon mortigis. Laŭ alia versio Remo estis mortigita fare de Romulo pro ofendo, ke li transsaltis muregon, kiun Romulo konstruis. Per tio li onidire volis pruvi, ke la muroj estas malaltaj kaj senutilaj. Koleriĝinta Romo mortigis lin kun vortoj per kiuj li malbenis ĉiujn estontajn malamikojn de Romo: "Estu pereinta ĉiu, kiu transsaltos miajn muregojn!"