Forceja efiko

Forceja efiko estas la varmiĝo de la tera surfaco kaj suba parto de la atmosfero pro pligrandiĝo de proporcio de la karbona dioksido kaj aliaj gasoj.

Ĝi okazas, ĉar la atmosfero tralasas la mallong-ondan radiadon de la suno kaj tion akceptas la tera surfaco. Samtempe la surfaco ellasas longondan (infraruĝan) radiadon al la kosmo, sed la gastavolo el akvovaporo kaj karbona dioksido ne tralasas plimulton de la infraruĝa radiado. Tiu procezo similas al tiu de la vitro en forcejo, kie la vitro tralasas la sunlumon en la videbla spektra zono, sed ĝi ne tralasas la varmon. Tamen la komparo estas misgvida, ĉar forcejo precipe varmiĝas pro la evito de aerfluoj; la lumtralasa efiko estas kompare malgranda.

Pro la supre skizita estas alta la temperaturo de la tera surfaco kaj la suba atmosfero. Se ne okazus forceja efiko, la mezuma temperaturo sur la surfaco de la Tero estus −18 °C kaj la oceanoj frostiĝus. La troa forceja efiko sur planedo Venuso donas pli ol 500 °C-an surfacan temperaturon tie.

La proporcio de la karbona dioksido en la atmosfero pli kaj pli grandiĝis ekde la industria revolucio, sed la plej rapida kresko okazis ekde la 20-a jarcento, kun apero de la amasa aŭtomobiluzado.

Forcejefikaj gasoj krom la menciita karbona dioksido estas akvo, ozono, kloro-fluoro-karbonoj (oni jam malpermesis ties uzon multlande, kvankam precipe pro la malbona efiko je la ozona tavolo), metano kaj nitrogenaj oksidoj (precipe dinitrogena oksido).

Proksimumaj kontribuoj al la forceja efiko de la ĉefaj gasoj, laŭ la ISKŜ[1]:

- akvovaporo: 60% ,

- karbondioksido: 26% ,

- ozono: 8% ,

- metano kaj dinitrogenoksido: 6% .

Oni aŭguras je 5 °C pli altan mezuman surfacan temperaturon kaj tiel degeliĝon de la polusa glaciaro, altiĝon de la marnivelo, kelkloke sekecon, aliloke pli diluvon, kaj pli maloftaj konvenajn temperaturojn. Oni eĉ supozas, ke la Golfa fluo ĉesas plu flui, tiel la temperaturo en norda Eŭropo iĝos pli malalta.

  1. Totala kontribuo (natura kaj antropogena) al la forceja efiko laŭ la valoroj de la raporto IPCC 2001 [1] (france).

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne