Forlasita loko estas termino por setlejo aŭ agrikultura areo (agrikulturo), ne plu loĝata aŭ kultivata. Forlasita urbo nomiĝas ankaŭ fantomurbo kaj forlasita vilaĝo nomiĝas fantomvilaĝo. Multaj forlasitaj lokoj estas malkovritaj hazarde ĉar ili estas kovrataj de arbaro au arbustaro. multaj konstruaĵoj estas ebenigitaj fare de homoj aŭ de la veteraj faktoroj (erozio).
Forlasitaj lokoj troviĝis ĉie tra la mondo: ekzemple en Afriko en la Saharo sed ankaŭ en Eŭropo (ekz. Tanndorf, Käsemarkt).