Formikedoj | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
laboristo de specio Formica rufa
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Formikedoj Formicidae Latreille, 1809 | ||||||||||||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Formikedoj (Formicidae) estas bonsociema insekta familio, kies plej konata specio estas la formikoj. Ili kun la rilataj vespoj kaj abeloj, apartenas al la ordo Himenopteroj. Formikedoj evoluis el vespecaj prauloj en la mezo de la Kretaceo antaŭ inter 110 kaj 130 milionoj de jaroj kaj diversiĝis post la plialtiĝo de la florplantoj. Oni klasigis pli ol 12 500 de ĉirkaŭkalkulita totalo de 22 000 specioj.[1][2] Ili estas facile identigeblaj pro siaj kubutecaj antenoj kaj la distinga nodeca strukturo kiu formas ties sveltajn taliojn.
Formikoj formas koloniojn kiuj gamas laŭgrande el kelkaj dekoj da predantaj individuoj loĝantaj en malgrandaj naturaj kavaĵoj al tre organizitaj kolonioj kiuj povas okupi grandajn teritoriojn kaj konsistas el milionoj da individuoj. Plej grandaj kolonioj konsistas ĉefe el sterilaj, senflugilaj inoj kiuj formas kastojn de "laboristoj", "soldatoj", aŭ aliaj specializitaj grupoj. Preskaŭ ĉiuj formikokolonioj havas ankaŭ fekundajn masklojn kaj unu aŭ pliajn fekundajn inojn plej ofte nomataj "reĝinoj". La kolonioj estas priskribitaj kiel superorganismoj, ĉar la formikoj ŝajne funkcias kiel unuigita estaĵo, kolektive kunlaboranta por elteni la kolonion.[3][4]
Formikoj estis koloniigantaj preskaŭ ĉiujn teramasojn sur la Tero. La nuraj lokoj kie mankas indiĝenaj formikoj estas Antarkto kaj kelkaj tre apartaj aŭ neloĝeblaj insuloj. Formikoj prosperas en plej ekosistemoj kaj povas formi 15–25% el la biomaso de surteraj animaloj.[5] Ties sukceso en tiom multaj medioj estis atribuata al ties socia organizado kaj ties kapablo modifi habitatojn, trovi rimedojn, kaj defendiĝi. Ties longa kunevoluo kun aliaj specioj estis kondukinta al kamuflimitaj, kunmanĝaj, parazitaj, kaj mutualismaj rilatoj.[6]
Formikaj socioj havas labordividon, komunikadon inter individuoj, kaj kapablon por solvi komplikajn problemojn.[7] Tiuj paraleloj kun la homaj socioj delonge estis inspirado kaj studobjekto. Multaj homaj kulturoj uzas formikojn en kuirado, medicino, kaj ritaroj. Kelkaj specioj estas valoraj pro sia rolo kiel agentoj por biologia plagokontrolo.[8] Ties kapablo por ekspluati rimedojn povas konduki formikojn al konflikto kontraŭ homoj tamen, ĉar ili povas damaĝi rikoltojn kaj invadi konstruaĵojn. Kelkaj specioj, kiaj la Ruĝa fajrformiko (Solenopsis invicta), estas konsiderataj invadaj specioj, kiuj setlas en areoj kie ili estis enmetitaj akcidente aŭ hazarde.[9]