Formikenoj, formicinae, estas subfamilio ene de formikedoj kiu enhavas formikojn de meza evolua disvolviĝo. Oni ne konfuzu ĝin kun formortinta subfamilio de formikedoj nome formiciinae (formicienoj).
Formikenoj retenas kelkajn primitivajn trajtojn, kiel estado de kokonoj ĉirkaŭ pupoj, la ekzisto de simplaj okuloj en laborformikoj, kaj malmulta tendenco al malpliigo de pedipalpa aŭ antena segmentado en plej parto de specioj, escepte en subteraj grupoj. Ekstrema modifo de makzeloj estas rara, escepte en la genroj Myrmoteras kaj Polyergus. Tamen, kelkaj membroj montras konsiderindan evoluan progreson en kutimoj kiel sklavigo kaj simbiozo kun radiko-manĝantaj hemipteroj. Krome, ĉiuj formikenoj havas tre malgrandajn pikilojn kaj grandajn veneno-rezervujojn, kun venenglando, specializita (unike inter formikoj) por la produktado de formiata acido.
Ĉiuj membroj de la grupo formikenoj "havas unu-segmentan peciolon en la formo de vertikala skalo". La anuso estas en la fino ĉirkaŭita de haretoj. Tiu formikoj ne pikas sed eligas sian venenon.[1]