Formula Kite

Formula Kite

Supera fako
kajta surfado, surfado per apogflugila surftabulo
konkursa klaso
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Nomo: Internacia Kajtosurfada Asocio (IKA, angle International Kiteboarding Association)
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

La angla nomo Formula Kite estas la klaso de kajta surfado kaj de apogflugila ventsurfado elektita de Internacia Federacio de Velado por la Somera Olimpiko 2024.[1][2] La klaso uzas apogflugilan surftabulon kaj surfadan kajton, iom kompareblan al spinako[3] en pli tradicia velado. La ekipaĵo ne estas unu-dezajna, sed anstataŭe konkurantoj uzas sian elekton de aprobita produkta ekipaĵo.[4] La Internacia Kajtosurfada Asocio (IKA, angle International Kiteboarding Association) administras la klason. La klaso estas por viroj kaj virinoj.[5]

  1. artikolo "Windfoiling inkluzivita por la Somera Olimpiko 2024", la 4-an de novembro 2019 en la revuo kaj retejo Yachting New Zealand (angle)
  2. artikolo "Formula Kite: la oficiala surfotabula ekipaĵo por la Olimpikoj, la 14-an de julio 2020 en la revuo kaj retejo Surfer Today (angle)
  3. artikolo spinako en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  4. artikolo "registroj de la nova klaso Formula Kitekun fabrikaj inspektadoj", de la 5-a de majo 2020 en la revuo kaj retejo "Sail World" (Vela Mondo, angle)
  5. artikolo "la Internacia Federacio de Velado konfirmas novan klason Formula Kite en Parizo 2024", la 21-an de majo 2019 en la revuo kaj retejo Surfer Today] (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne