Fortalezo (portugale Fortaleza "fortikaĵo"), ĉe la Atlantiko, estas la ĉefurbo de Cearao, nordorienta subŝtato de Brazilo[2][3]. Je du gradoj sude de la ekvatoro, je altitudo ĉirkaŭ 21m, ĝi estas municipa centro de 312,35 km² de areo kaj 2 703 391 da loĝantoj (urba denseco: po 8 655 je km²). En ĝia aglomeraĵo vivas ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj je 2021. Fortalezo allogas ĉiujare milionojn da turistoj el tuta Brazilo kaj de cetera mondo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 3° 46′ 53″ S 38° 35′ 20″ U / 3.78139 °S, 38.58889 °U / -3.78139; -38.58889 (mapo).
Ĝi estas grava haveno, kiu eksportas kotonon, kafon, felojn kaj aliajn produktojn de la landinterno.
- ↑ Portalo de la registaro (portugale)
- ↑ Fortaleza é a quinta capital mais populosa e lidera a sétima maior região metropolitana - Ceará - O POVO Online. Arkivita el la originalo je Decembro 6, 2016. Alirita Decembro 10, 2016 .
Arkivigite je 2016-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-06. Alirita 2021-12-29 .
- ↑ (2011) “Situating Fortaleza: Urban space and uneven development in northeastern Brazil”, Cities 28 (1), p. 45–52. doi:10.1016/j.cities.2010.08.004.