Foxconn | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 20-a de februaro 1974 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Terry Gou vd | |
Ĉefestro(j) | Terry Gou vd | |
Sidejo | Novtajpeo | |
Lando | Tajvano | |
Estr(ar)o | Terry Gou | |
Dungitoj | 618 460 (stato: 30-a de aprilo 2017) | |
Agokampo | ĉeftabulo • iPhone | |
ISIN-kodo | TW0002317005 | |
Posedata de | Terry Gou • The Vanguard Group vd | |
filiaj kompanioj | SMART Technologies • Foxconn (China) • Foxconn (United Kingdom) • Foxconn (Far East) • Foxconn (United States) • FIH Mobile Limited • CircuTech International • Foxconn Holdings • Sharp • Foxconn CZ • Foxconn Europe Digital Solutions • Foxconn European Manufacturing Services • Foxconn Technology CZ • Global Services Solutions • Cloud Network Technology • Belkin International, Inc. • Foxconn Technology • Foxconn Group • Foxtron vd | |
Posedataj kompanioj | Foxconn Technology • Asia Pacific Telecom • InnoLux Corporation • SoftBank Robotics Group • Sharp vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Hon Hai Precision Industries, komercanta kiel Foxconn, estas internacia produktanto de elektronikaj komponentoj, kiu estas bazita en Tucheng, Novtajpeo, Tajvano.
Ĝi estas la plej granda produktanto de elektronikaj komponantoj en la mondo. Foxconn estas difinita kiel "alia markoproduktanto" (ODM) kaj ĝiaj klientoj inkluzivas usonajn, eŭropajn kaj japanajn firmaojn. Elektitaj produktoj kiujn la firmao produktas estas iPad, Xiaomi, IFono, Kindle, PlayStation 3, Wii kaj Xbox 360 [1][2].
Foxconn estas la plej granda eksportfirmao en Granda Ĉinio (kromnomo por Ĉinio, Honkongo, Makao kaj Tajvano), kaj la plej granda dunganto en la privata labormerkato en Ĉinio [3]. La nomo de Foxconn estis asociita kun pluraj skandaloj, ĉefe rilate al la laborkondiĉoj de ĝiaj laboristoj en Ĉinio, kie ĝi estas, kiel menciite, la plej granda dunganto en la privata labormerkato. En 2012, la Fair Labor Association estis dungita de Apple por ekzameni la laborkondiĉojn en la fabrikoj de Foxconn [4].