En kemio, frakcia kristaligo estas metodo rafini substancojn bazita sur diferencoj en solvebleco. Se kristaliĝas miksaĵo de du aŭ pli da substancoj en solvaĵo, ekzemple per malaltiĝo de la temperaturo de la solvaĵo, la precipitaĵo enhavos pli el la malpli solvebla substanco. La proporcio de komponantoj en la precipitaĵo dependos de iliaj solveblecaj produtoj.[1]
Ĉi tiu tekniko estas ofte uzata en kemia inĝenierarto por produkti tre purajn substancojn aŭ por apartigi vendindajn produktojn el rubaj solvaĵoj. Ekzemple, oni produktas salon (natrian kloridon) el marakvo kaj purigas ĝin per frakcia kristaligo.[2]