Franca Somalilando | |||||||||
| |||||||||
kolonio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
100 000
| ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
transmara teritorio de Francio • kolonio
| |||||||||
| |||||||||
Franca Somalilando (france Côte française des Somalis, laŭlit. "Franca Marbordo de Somaloj", somale Dhulka Faransiiska ee Soomaaliya, arabe أرض الصومال الفرنسي, ʾArḍ Aṣ-Ṣūmāl Al-Fransī) estis franca kolonio ĉe la Korno de Afriko. Ĝi estis proklamita inter 1883 kaj 1887, post la tiam regantaj sultanoj de Somaloj kaj de Afaroj subskribis variajn traktatojn kun la francoj.[1][2][3] Tiu aranĝo daŭris ĝis 1946, kiam la areo iĝis transmara teritorio de Francio. En 1967, Franca Somalilando estis renomita Franca Teritorio de Afaroj kaj Isaoj. En 1977, ĝi iĝis la sendependa ŝtato Ĝibutio.