Franca konstitucio de 1848

Constitution de 1848 Page 1 - Archives Nationales - AE-I-29.jpg
Konstitucio de 1848 Paĝo 1 - Archives Nationales - AE-I-29

La Konstitucio de 1848 estas la konstitucio aprobita en Francio la 4an de novembro 1848 fare de la Nacia Asembleo, nome konstitucifara institucio de la Dua Respubliko de Francio. Ĝi estis revokita la 14an de januaro 1852 pere de la aprobo de la Konstitucio de 1852 kiu multe ŝanĝis la funkciadon de la Dua Respubliko kaj utilis kiel bazo por la Dua Franca Imperio. Por ties redakto estis elektitaj 16 delegitoj kiuj studis la strukturon de la nova konstitucio. Inter ili estis Alexis de Tocqueville aŭtoro de la eseo De la démocratie en Amérique, kiu tiom influis por la disvolvigo de la demokratio en Eŭropo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne