Franca Hindio | |||||||||
| |||||||||
kolonio • historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
298 851
| ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
franc-hindia rupio
| |||||||||
| |||||||||
Franca Hindio aŭ Franca Barato estas ĝenerala nomo por la francaj setlejoj fare de la Franca Kompanio de Orientaj Hindioj en Barato el la dua duono de la 17a jarcento antaŭen, and oficiale konata kiel Établissements français dans l'Inde (francaj setlejoj en Barato) el la refunkciado de la franca regado en 1816 al ties de facto aliĝo al la Unio de Hindio en 1947 kaj 1954.[1] Tio inkludis la urbojn Pondiĉero, Karaikal kaj Janamo ĉe la Koromandela Marbordo, Maheo ĉe la Malabara Marbordo, kaj Ĉandernagoro en Bengalo.
La totala areo estis 510 km², el kiuj 293 km² apartenis al la teritorio de Pondiĉero. En 1936, la loĝantaro de la kolonio estis totale 298,851 loĝantoj, el kiuj 63% (187,870) loĝis en la teritorio de Pondiĉero.[2]