Franca Parlamento | |||||
---|---|---|---|---|---|
duĉambra parlamento | |||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Filioj | Supra Kortumo pri Prezidento vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Franca Parlamento respondecas pri granda parto de la leĝdona povo kaj povas parte kontroli registaran agadon, laŭ la konstitucio de la 4-a de oktobro 1958. Ĝi estas dirata duĉambra, tio estas konsistanta el du ĉambroj :
La du ĉambroj kunsidas en du malsamaj lokoj : palaco Luksemburgo por Senato kaj palaco Burbono por Nacia Asembleo.
Antaŭ 1962, la Parlamento estis la sola posedanto de popola suvereneco. De tiu dato, la povo estas dividita inter la Parlamento kaj la ŝtatestro, elektita okaze de prezidentaj balotoj kun universala voĉdonrajto.
Superpova sub la Tria kaj Kvara Respublikoj, ĝia povo reduktiĝis sub la Kvina Respubliko. Nunaj evoluoj de francaj institucioj emas al redono de kelkaj novaj respondecoj. Tamen, kresko de povoj de eŭropaj institucioj emas limigi ĝian influon, preskaŭ 70 % de ĝia agado estas pri apliko de la eŭropunia juro[2].