Franca komika opero

La franca komika opero havis originojn sur la parizaj jarfoiroj de la 18-a jarcento, ĉi tie la Foire Saint-Laurent.

La franca komika opero (fr. Opéra comique) estas operĝenro ekestinta en Parizo, en kiu la muzikaj numeroj ne estas ligitaj per recitativoj, sed per parolataj dialogoj. Per tio ĝi estas gefrata al la germana kantoteatraĵo respektive de la ludopero aŭ komika opero.

La franca komika opero ne utiligis antikvajn mitologiajn temojn kiel la lirika tragedio, sed historiajn aŭ samtemanajn, kaj ĝiaj herooj ne estas nobeluloj. Kutime ĝi konsistas el tri aktoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne