Franca protektorato de Maroko en 1912 helverde, inter rozkolore Hispana protektorato de Maroko kaj ruĝe Hispanio kaj ties teritorioj
La Franca protektorato de Maroko (en araba حماية فرنسا في المغرب Himaïet Fransa fi El-Maghreb; en franca Protectorat français au Maroc) estis establita de la Traktato de Fez. Ĝi ekzistis de 1912, kiam sistemo de protektorato estis formale establita, ĝis la maroka sendependeco (2a Marto 1956), kaj konsistis el plej granda areo de Maroko inter la Koridoro de Taza kaj la Rivero Dra. Ĝi enhavis la plej loĝatajn urbojn de Maroko kiaj Kasablanko, Marakeŝo, Fez, Meknes kaj Rabat. En la norda hispana protektorato restis nur koridoro el la ankoraŭ hispanaj urboj Sebto kaj Melilo inklude grandan urbon Tetuano. Tanĝero pasis tra diversaj statusoj inter ili de internacia administrado.
Kvankam evidente multaj francoj (militistoj, funkciuloj ktp.) venis al la tiama Maroko kaj metis sian civilizacion (inter ĝi la franca lingvo), neniam estis tiom da francaj koloniantoj kiom ĉe la najbara Alĝerio.