Francesco Guccini | |
---|---|
![]() Guccini
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Francesco Guccini |
Kromnomo | Guccio |
Naskiĝo | 14-an de junio 1940 (84-jaraĝa) en Modeno |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | kantaŭtoro |
Aktivaj jaroj | 1960 — nuntempo |
Eldoninto | EMI |
Parencaj temoj |
Fabrizio de André |
Retejo | francescoguccini.it |
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Francesco |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio ![]() |
Alma mater | Universitato de Bolonjo ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto diskografa artisto kantaŭtoro verkisto aktoro muzikisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.francescoguccini.it |
Francesco GUCCINI ([Franĉesko GUĈINI]) estas unu el plejfamaj italaj kantaŭtoroj[1] kune kun Fabrizio de André. Lia oficiala debuto estis en 1967 kun Folk beat n. 1 (ankaŭ se en 1960 li jam komponis L'antisociale); dum lia pli ol kvardekjara kariero li publikigis pli ol dudek albumoj. Li estas ankaŭ verkisto kaj malofte aktoro, aŭtoro de bildstrioj. Li okupiĝis aldone pri leksikologio, leksikografio, lingvoscienco, etimologio, dialektologio, traduko, teatro kaj estas aŭtoro de kanzonoj por aliaj personoj.
Guccini estas konsiderita, kune kun Francesco De Gregori kaj Fabrizio De André, unu el la plej gravaj elstaruloj de la skolo de la italaj kantaŭtoroj [2][3][4]. La tekstoj de liaj kantoj estas ofte konsiderataj versaĵoj. Krom la kritika aprecado, Guccini ĝuas grandan popolan sekvantaron, kiu konsideras lin "simbolon" por tri generacioj.[5].
Ĝis la duono de la 1980-aj jaroj, Guccini instruis la italan lingvon al Dickinson College, en Bolonjo, de la Universitato de la Pensilvanio. Li laboris ankaŭ kiel lernanto ĉe la bolonja sidejo de la Johns Hopkins Universitato (Washington, DC, USA).
Guccini ludas la gitaron kaj la plej granda parto de liaj muzikaĵoj havas ĉi tiun instrumenton kiel sonbazo.