Francesco Manca

Francesco Manca
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1966 (1966-10-31) (58-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo astronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Francesco MANCA (naskiĝis en 1966 en Milano) estas itala astronomo.

Li akiris sperton en observo kaj esploro pri Apud-Teraj Objektoj en profesiaj observatorioj en Arizono (Usono). Lia aktiveco, krom observado, centriĝas en kalkuladoj de proksimaj preterpasoj de asteroidoj kaj kometoj al Tero, en ligiteco kun la Near Earth Object Program (Programo pri Apud-Teraj Objektoj) de la Jet Propulsion Laboratory; kaj orbitaj identigoj de asteroidoj kaj kometoj . Li verkis multajn artikolojn por fakigitaj revuoj. Li estas ano de SIMCA (Società Italiana di Meccanica Celeste e Astrodinamica)[1], kaj de la fondaĵo "Spaceguard".

Lia profesia aktiveco koncernas la aplikon de kodataj mezuriloj instalitaj sur teleskopoj kaj radioteleskopoj kiel la Large Binocular Telescope, la Very Large Telescope, la Atacama Large Millimeter Array.

Li kunmalkovris, laŭ Minor Planet Center 26 asteroidojn[2] elde la Observatorio de Sormano en Lombardujo (Italio). La asteroido 15460 Manca estas nomita en lia honoro.[3][4]

  1. Società Italiana di Meccanica Celeste e Astrodinamica SIMCA (itale)
  2. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  3. 15460 Manca (IAU Minor Planet Center) (angle)
  4. 15460 Manca (JPL Small-Body Database Browser) (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne