Francis-turbino estas radial-aksa akvoturbino de la reagspeco evoluigita fare de James B. Francis en 1848. Ĝi estas la plej ofta tipo de akvoturbino hodiaŭ kaj estas plejparte uzita por elektroproduktado en hidrelektraj centralo . Ĝi estas ĉefe utila ĉe niveldiferenco de ĉirkaŭ 10 metroj ĝis 500 metroj. Ĉe pli malaltaj niveldiferencoj oni ofte uzas Kaplan-turbinojn anstataŭe kaj ĉe pli altaj diferencoj estas ĉefe uzataj Pelton-turbinoj . [1]