Francisco Ferrer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1859 en Alella |
Morto | 13-an de oktobro 1909 (50-jaraĝa) en Barcelono |
Mortokialo | Pafvundo ![]() |
Tombo | tombejo Montjuic 41° 21′ 08″ Nordo 2° 09′ 13″ Oriento / 41.352128 °N, 2.153629 °O (mapo) ![]() |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Léopoldine Bonnard (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto verkisto pedagogo filozofo ![]() |
Verkoj | La moderna lernejo |
Francisco FERRER I GUARDIA (katalune: Francesc Ferrer i Guàrdia; Alella, je la 14-a de januaro 1859 - Barcelono, 13-a de oktobro 1909), kataluna instruisto kaj pedagogo, adepto de Libera Penso kaj fondinto de t.n. Escuela Moderna (Moderna Lernejo), en kiu li edukis laboristajn geknabojn sen trudaj rimedoj, sen batado kaj preĝado, sen ŝtata kaj eklezia influoj. Pro tio kaj lia supozata rilato al anarkiismo, li estis komplote akuzita pri instigo de la revoluciprovo kiu okazis en Barcelono en 1909, konata kiel la Tragika Semajno, kaj ekzekute forigita.