Francisco LARGO Caballero (Madrido, 15-a de oktobro de 1869 – Parizo, 23-a de marto de 1946) estis sindikatisto kaj politikisto marksisma de Hispanio, historia estro de la Partido Socialista Obrero Español kaj de la Unión General de Trabajadores. Dum la Hispana Dua Respubliko li estis Ministro pri Laboro (1931–1933) kaj Prezidanto de la Registaro (1936–1937).