Francis Dryander (1518-1552) | ||
---|---|---|
![]() La Nova Testamento de Enzinas,
publikigita en Antverpeno, kaj dediĉita al Karlo la 5-a en la 24-a de novembro 1543.[1] | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a de novembro 1518 en Burgos, ![]() | |
Morto | 30-a de decembro 1552 en Strasburgo, ![]() | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Pesto ![]() | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | |
Alma mater | Katolika Universitato de Loveno, Universitato de Wittenberg, Universitato de Kembriĝo, Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto universitata instruisto tradukisto de Biblio ![]() | |
Aktiva en | Loveno • Wittenberg • Bazelo • Kembriĝo • Strasburgo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Francisko de Enzinas (pseŭdonimo: Claudius Senarclaeus) (1518-1552) estis hispana humanisto, helenisto kaj protestanto, tradukisto de la Nova Testamento en la hispanan (kiun li dediĉis al Karlo la 5-a) kaj apologiisto. Li ankaŭ tradukis Plutarkon, Lukianon kaj Livion en la kastilian, kvankam lia ofta uzo de pseŭdonimoj malcertigas la atribuaĵojn. Li estis frato de Diego de Enzinas ankaŭ konata kiel Jaime de Enzinas (1520-1547) kiu estis persekutata kaj mortigita de la Inkvizicio.