Frank Lloyd WRIGHT (naskiĝinta kiel Frank Lincoln WRIGHT la 8-an de junio 1867, mortis la 9-an de aprilo 1959) estis konata usona arkitekto, interna desegnisto, verkisto kaj edukisto, kiu dezajnis pli ol 1,000 strukturojn, 532 el kiuj estis kompletigitaj. Wright kredis en dezajno de strukturoj kiuj estu harmoniaj kun humaneco kaj ties medio, filozofio kiun li nomis organika arkitekturo. Tiu filozofio estas plej bone ekzemplita de Akvofalejo (1935), kiu estis nomita "la plej bona verko de usona arkitekturo el ĉiuj tempoj".[1] Wright estis estro de la arkitektura movado Preriskolo kaj disvolvis la koncepton de hejmo el Usonia, nome unika vido por urba planado en Usono.
Lia verkaro inkludas originajn kaj plinovigajn ekzemplojn de multaj konstrutipoj, kiaj oficejoj, preĝejoj, lernejoj, nuboskrapuloj, hoteloj kaj muzeoj. Wright ankaŭ desegnis multajn el la internaj elementoj de siaj konstruaĵoj, kiaj la meblaro kaj la vitraloj. Wright verkis 20 librojn kaj multajn artikolojn kaj estis populara preleganto en Usono kaj en Eŭropo. Lia bunta persona vivo ofte iĝis novaĵo, ĉefe pro incendio de 1914 kaj murdoj ĉe lia studio Taliesin. Jam bone konata dum sia vivo, Wright estis rekonata en 1991 de la American Institute of Architects kiel "the greatest American architect of all time" (la plej granda usona arkitekto ĉiutempa).[1]