Franz von Sickingen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Franz von Sickingen | ||
Naskiĝo | 2-an de marto 1481 en Burgo Ebernburg, Palatinato, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 7-an de majo 1523 (42-jaraĝa) en Burgo Nanstein, Palatinato, Sankta Romia Imperio | |
Tombo | Landstuhl 49° 24′ 34″ Nordo 7° 34′ 13″ Oriento / 49.4095 °N, 7.57017 °O (mapo) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Palatinato vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Swicker von Sickingen, Herr zu Keffenach und Birlenbach (en) vd | |
Patrino | Margareta Puller von Hohenburg (en) vd | |
Infanoj | Franz Konrad Freiherr von Sickingen (en) , Johann von Sickingen (en) , Schweikhard von Sickingen (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kavaliro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La imperia kavaliro Franz von Sickingen (2-a de marto 1481 sur Burgo Ebernburg apud Bad Münster am Stein-Ebernburg; 7-a de majo 1523 sur Burgo Nanstein apud Landstuhl) estis gvidanto de la rejnlanda kaj ŝvaba kavaliraro. Estante subtenanto de la reformacio li batalis por la sekularigo de la ekleziaj terposedaĵoj kaj gvidis la kavaliraron dum la kavalirmilito. Post sieĝado kaj konkerado de la burgo Nanstein li mortis pro la gravaj vundoj, kiujn li ricevis dum la pripafado de la burgo. Li estis amiko de Godfredo de Berlichingen.