Fraterkuloj estas la tri specioj de aŭkedoj el la genro Fratercula; ili havas brilan koloran bekon dum la reprodukta sezono kaj poste ili perdas la brilajn kolorojn. Ili estas pelagaj birdoj, kiuj kaptas sian nutraĵon subakviĝante. Fraterkuloj reproduktiĝas en grandegaj aroj kaj havas siajn nestojn en fendetoj aŭ kavernoj. La latinlingva scienca nomo Fratercula ("etaj monaĥoj") aludas al monaĥoj, ĉefe dominikaj, kiuj iam vestis sin per monaĥa vesto blankonigra.
Fraterkulo havas la formon de piedpilko kaj aspektas iom dike. Ĝi havas grandan bekon kaj mallongajn rondecajn flugilojn, kiuj bone funkcias kiel naĝiloj subakve. Aere ĝi tre rapide flugetas pro siaj mallongaj flugiloj, kaj ofte flugas proksime al la mara surfaco. Maristoj antaŭe kutime nomis tiajn birdojn "maraj papagoj".