Fratinoj de Don Bosco (angla: Figlie di Maria Ausiliatrice, latina: Congregatio Filiarum Mariae Auxiliatricis aŭ la Kongregacio de Filinoj de Virgulino Maria Helpantino, mallonge FMA), ankaŭ nomataj salesianinoj, estas romkatolika ina ordeno apartenanta al la salesianoj kaj fondita en Mornese, Italio (en 1872) de Sankta Johano Don Bosco kaj Sankta Maria Domenica Mazzarello.
La fratinoj el tiu ĉi kongregacio nomiĝas salesianinoj. Simile kiel la salesianoj zorgas pri la edukado de knaboj, tiel la salesianinoj zorgas pri la edukado de knabinoj laŭ la edukadometodo "preventa sistemo" de Don Bosco.
Komence de 2015, 13 000 fratinoj kaj 315 novulinoj tutmonde estis membroj de la kongregacio.
Depost 2016 la fratinoj Don Bosco estis inter la plej grandaj inaj kongregacioj de la katolika eklezio en la mondo kun pli ol 14 000 membroj en 80 landoj sur ĉiuj kvin kontinentoj[1].