Frederiko Vilhelmo de Brandenburgio, germane Friedrich Wilhelm von Brandenburg (naskiĝis la 16-an de februaro 1620 en Cölln, hodiaŭ parto de Berlino; mortis la 9-an de majo 1688 en Potsdam) el la dinastio Hohencolernoj estis ekde 1640 margrafo de la Markio Brandenburgio, princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio kaj duko "en" Prusio. Lia pragmata-decidema kaj reformema regado preparis la vojon sur kiu Brandenburgio-Prusio fortiĝis al eŭropa grandpotenco kaj la Hohencolernoj al gvida germana dinastio. Liaj meritoj donis al li ekde 1675 la kromnomon "La Granda Princoelektisto", germane der Große Kurfürst.