John Fredrik REINFELDT [fre:drik rajnfelt] (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1965) estas sveda politikisto kaj estis partiestro de la konservativa partio (Moderaterna = la Moderuloj) ekde 2003, kaj ĉefministro de Svedio ekde la 6-a de oktobro 2006. De la 1-a de julio ĝis la 31-a de decembro 2009 li estis Prezidanto de la Eŭropa Konsilio.
Reinfeldt membris en la junulara asocio de la konservativa partio ek de 1983 kaj iĝis ties prezidanto en 1992. Li havis tiun postenon ĝis 1995. Li estis parlamentano ekde 1991, reprezentante sian elektoregionon. Post la malvenko en 1994 de la koalicia registaro gvidata de la konservativa partio, Reinfeldt evoluigis kritikan sintenon kontraŭ la gvidado de Carl Bildt, kio kondukis al tio, ke li estis elpelita el la partia gvidantaro. Sed post ŝanĝiĝo de la gvidantaro en 1999 kaj malbona rezulto en la parlamentaj elektoj en 2002, Reinfeldt laŭgrade gajnis pli da influo en la koalicio.
Reinfeldt elektiĝis partiestro la 25-an de oktobro 2003. Sub lia gvidado la politiko de la Moderuloj moviĝis pli al la centro, kaj ili eknomis sin la "novaj Moderuloj". Post la parlamentaj elektoj, kiuj okazis la 17-an de septembro 2006, Reinfeldt elektiĝis ĉefministro en la nova registaro la 5-an de oktobro kaj li prezentis ĝian ministraron jam la sekvan tagon. Kune kun la aliaj tri partioj en la centro-dekstra alianco, Reinfeldt gvidis koalician registaron kiu havis la subtenon de malgranda plimulto en la parlamento. Kiel 41-jara, li estis unu el la plej junaj personoj kiuj iĝis ĉefministro de Svedio.
Li loĝis en Täby, norda antaŭurbo de Stokholmo, kun sia edzino Filippa, kiu estas gubernia konsilisto en la gubernio Stokholmo. La paro eksedziĝis en 2013. Ili havas tri infanojn.