Fresa y chocolate | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Fresa y chocolate |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1993, 6 okt. 1994 |
Ĝenro | drama filmo, komedia dramo, samseksemeca filmo, amafera filmo, komedia filmo |
Reĝisoro(j) | Juan Carlos Tabío • Tomás Gutiérrez Alea |
Scenaro | Senel Paz • Tomás Gutiérrez Alea |
Loko de rakonto | Kubo |
Muziko de | José Maria Vitier |
Rolantoj | Jorge Perugorría • Vladimir Cruz • Francisco Gattorno • Mirtha Ibarra • Marilyn Solaya |
Honorigoj | Silver Bear Grand Jury Prize • Teddy Award |
IMDb | |
Fresa y chocolate (Frago kaj ĉokolado)[1] estas filmo kunproduktorita kub-hispan-meksike de 1993 kunreĝisorita de Tomás Gutiérrez Alea kaj Juan Carlos Tabío.[2] "Fresa y chocolate" estas drama filmo kaj unu de la unuaj ekzemploj[3] de temaro GLAT en kino de hispanamerikaj landoj.[4] La geaktoraron estras Jorge Perugorría, Vladimir Cruz kaj Mirtha Ibarra. La scenaro estas bazita sur la rakonto de Senel Paz nome El lobo, el bosque y el hombre nuevo (La lupo, la arbaro kaj la nova homo), kaj la verkisto mem faris la adapton de la rakonto al scenaro.
Ĝi estas la unua filmo reprezentanta Kubon kiu atingis nomumon, nome en la kategorio de Plej Bona Eksterlanda Filmo, en la Oskar-premioj de 1994.[5] Ĝi estis prezentita en nombraj internaciaj kinfestivaloj, kiel tiuj de Berlino kaj Ĉikago,[6] kaj akiris la Goja-premion al la plej bona eksterlanda filmo hispanlingva en la ceremonio de 21a de januaro 1995.[7]