Friedrich Albert Lange

Friedrich Albert Lange
Persona informo
Friedrich Albert Lange
Naskiĝo 28-an de septembro 1828 (1828-09-28)
en Wald
Morto 23-an de novembro 1875 (1875-11-23) (47-jaraĝa)
en Marburg
Tombo Main Cemetery of Marburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bonna universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Johann Peter Lange Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
sociologo
historiisto
universitata instruisto
ekonomikisto
filozofo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BonnoMarburg vd
Doktoreca konsilisto Julius Plücker vd
Verkado
Verkoj History of Materialism and Critique of its Present Importance vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Albert LANGE (Solingen-Wald, 28-a de Septembro 1828 - Marburg 23-a de Novembro 1875) estis germana filozofo kaj sociologo.

Filo de la teologo, Johann Peter Lange, li edukiĝis en Duisburgo, Zuriko kaj Bonn, kie elstaris kaj en gimnastiko kaj kiel studento. En 1852 li iĝis instruisto en Kolonjo; en 1853 profesoro de filozofio en Bonn; kaj en 1858 instruisto en Duisburgo, al kio li rezignis kiam la registaro malpermesis al instruistoj partopreni en politiko.

Lange tiam ekkarieris en aktivula ĵurnalismo por la defendo de la politika kaj sociala reformo. Krom tio li trovis tempon por verki la plej parton de siaj plej konataj libroj, nome Die Leibesübungen (1863), Die Arbeiterfrage (1865, kvina eld. 1894), Geschichte des Materialismus und Kritik seiner Bedeutung in der Gegenwart (1866) kaj John Stuart Mills Ansichten uber die sociale Frage (1866).

En 1866, seniluziigita pro la aferoj en Germanio, li translokiĝis al Winterthur, ĉe Zuriko, por resti konektita la la demokratia gazeto Winterthurer Landbote. En 1869 li iĝis profesoro en Zuriko. La forta simpatio de la svisoj al la francoj en la Franci-Prusia Milito kondukis lin al rapida demizio. Ekde tiam li forlasis la politikon. En 1872 li akceptis profesorecon en la Universitato de Marburgo. Malfeliĉo li suferis fortan kaj longan malsanon kaj mortis en Marburgo.

Lai Logische Studien estis publikigitaj de Hermann Cohen en 1877. Lia ĉefa laboro, Geschichte des Materialismus (Historio de la materiismo) estas didaktika ekspono pli pri la principoj de materiismo ol vera ties historio. Laŭ Lange, pensi klare pri materiismo estas refuti ĝin.

Kvankam li malakceptis la marksisman materiismon, Lange plue influis supr la germanan social-demokratian movadon. Li favuris etiken motivitan, reformisman socialismon. Li speciale influis kelkajn estrojn de la Lassalle-a Allgemeiner Deutscher Arbeiter-Verein (Ĝenerala Unio de Germanaj Laboristoj). Poetaj estroj de la Marburga Skolo, kiel Cohen kaj Natorp, pluigis tiun asocion kun la reformisma frakcio de la SPD.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne