Friga lingvo

Friga lingvo estas mortinta hindeŭropa lingvo parolita en Frigio (Malgranda Azio) en antikveco. Por skribi la frigan speciala formo de la greka alfabeto estis uzata.

Restis du grandaj tekstaroj en la friga:

  • tekstoj de la unua periodo (8-a ĝis 5-a jarcentoj antaŭ Kristo), kiam Frigio estis memstara ŝtato. Konserviĝis ĉirkaŭ 300 tekstoj en plej diversaj stiloj.
  • tekstoj de la dua periodo (2-a ĝis 5-a jarcentoj post Kristo). Konserviĝis ĉirkaŭ 120 tekstoj, nur epitafoj (surtombaj skribaĵoj).

Frigajn vortojn, kaj foje eĉ frazojn, menciis kelkaj grekaj aŭtoroj.

La parenceco de la friga lingvo ne estas bone konata, foje oni ordigas ĝin apud la greka lingvo, foje kun la traka lingvo kaj la ilira lingvo. Lastatempaj trovitaĵoj ebligas paroli pri la friga kiel pri siaspeca mezumo inter la lingvoj greka kaj armena.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne