Fringedoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fringedoj
Iom el la diverseco de fringedoj
Iom el la diverseco de fringedoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Vigors, 1825
Genroj

Multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Plenkreska maskla fringo (Fringilla coelebs) el la Fringilenoj

La veraj fringoj estas paseroformaj birdoj de la familio de Fringedoj aŭ Fringillidae. Ili estas precipe semomanĝantaj kantobirdoj. Plejparto estas indiĝenaj de Suda Hemisfero, sed unu subfamilio estas endemia de la Neotropiso, unu el Havajo, kaj unu subfamilio — monotipa en sia genro — troviĝas nur en la Palearktiso. La scienca nomo Fringillidae devenas el la latina vorto fringilla, nomo de la fringo (Fringilla coelebs) — membro de tiu laste menciita subfamilio komuna en Eŭropo.

Multaj birdoj de aliaj familioj estas ankaŭ komune nomataj "fringoj", inklude kelkajn speciojn de la tre similaspektaj Estrildedoj (familio Paseredoj, subfamilio Estrildenoj) de la malnovmonda tropiko kaj Aŭstralio; kelkaj grupoj de la Emberizedoj kaj de la Amerikaj paseroj familio (Emberizedoj); kaj la Darvinaj fringoj de la Galapagoj, kiuj havigis pruvojn de la natura selektado kaj estas nuntempe agnoskataj kiel pekuliaraj Traŭpedoj (Thraupidae).[1]

Kelkaj specioj estas nune importataj aŭ kontrabandataj en aliaj landoj kaj vendataj kiel ekzotaj maskotoj.

  1. Newton (1973), Clement et al. (1993)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne