Funikularo de Gelida

Funikularo de Gelida
Funikularo de Gelida
Funikularo de Gelida
funikularo
Ĝeneralaj informoj
Loko Gelida
Katalunio
 Hispanio
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 1924
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 884 m
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 3
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Transportisto FGC FGCFGC
vdr

La Funikularo de Gelida (hispane Funicular de Gélida, katalune Funicular de Gelida) estas funikularo, kiu ligas, praktike en rekta linio, la fervojan stacidomon Gelida, kun la urba centro de koncerna urbo, situanta en la kataluna regiono Alt Penedès, provinco Barcelono. Ĝi venkas deklivecon de 110 metroj en alteco, en proksimume 884 metroj en longo, do la meza deklivo de la itinero estas proksimume 12%.

Ĝi estas nuntempe funkciigata fare de Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya (FGC), kaj funkcias nur semajnfine inter proksimume 10 a.m. kaj 5 p.m. La ceteron de la tempo kaj tagoj, ĝi estas anstataŭigata per busservo, ankaŭ funkciigata fare de FGC.

La vojaĝo daŭras 8 minutojn, ĉiu veturilo havas kapaciton de 50 pasaĝeroj kaj povas transporti 700 homojn hore.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne