Funikularo de Sant Joan | |
---|---|
![]() | |
Funikularo de Sant Joan | |
funikularo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Monistrol de Montserrat![]() ![]() |
Transportsistema speco | Funikularo |
Komenco de trafiko | 1918 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 503 m |
Nombro de veturiloj | 2 |
Nombro de stacioj | 2 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Posedanto | FGC |
Transportisto | FGC ![]() |
La Funikularo de Sant Joan (hispane Funicular de San Juan, katalune Funicular de Sant Joan) estas funikularo ĉe Montserrat, proksime de Barcelono en Katalunio, Hispanio. La linio ligas la monaĥejon, kaj la supran finstacion de la dentorela trajno de Montserrat, kun sanktaj ejoj, promenaj migrovojoj kaj belvidejoj pli supre sur la monto. Kun maksimuma dekliveco de 65 %, ĝi estas la plej kruta funikularo en Hispanio.