Monda Ĉampionado de Futbalo 1930 1er Campeonato Mundial de Futbol | |
---|---|
supre sceno el la finalo Ugugvajo-Argentino, sube la venka urugvaja teamo | |
Turniraj detaloj | |
Loko | Urugvajo |
Datoj | 13-a de julio - 30-a de julio 1930 |
Teamoj | 13 (el 3 konfederacioj) |
Ejoj | 3 (en 1 urbo) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Urugvajo (1-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Argentino |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 18 |
Goloj | 70 (3,89 matĉe) |
Spektantoj | 434 500 (24 139 matĉe) |
Golreĝo(j) | Guillermo Stábile (8 goloj) |
La unua vira Futbala Mondpokalo organizata de FIFA okazis en julio de 1930 en Montevideo, ĉefurbo de Urugvajo. En ĝi partoprenis 13 teamoj, nome: Argentino, Belgio, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Francio, Jugoslavio, Meksiko, Paragvajo, Peruo, Rumanio, Urugvajo kaj Usono.
La nova internacia turniro naskiĝis pro la revo de franca ĵurnalisto Jules Rimet, tiama prezidanto de FIFA. La ideo estis apartigi la futbalan mondan turniron de la Olimpiaj Ludoj kaj doni gravan aspekton al ĝi. En la kongreso de FIFA en 1928 en Antverpeno, Belgio, oni finfine decidis starigi viran futbalan turniron sub la sola rego de FIFA en 1930 en la sudamerika lando Urugvajo.
Ĉar Rimet estis entuziasma ŝatanto de la urugvaja ludomaniero, kiu venkis dufoje la futbalan turniron en la Olimpiaj Ludoj (1924 kaj 1928), li lobiis favore al la sudamerikanoj.