Futbala Mondpokalo 1994

Monda Ĉampionado de Futbalo 1994
1994 FIFA World Cup
Turniraj detaloj
Loko  Usono
Datoj 17-a de junio - 17-a de julio 1994
Teamoj 24 (el 5 konfederacioj)
Ejoj (en 9 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Brazilo Brazilo (4-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Italio Italio
Tria pozicio Flago de Svedio Svedio
Kvara pozicio  Bulgario
Turniraj statistikoj
Matĉoj 52
Goloj 141  (2,71 matĉe)
Spektantoj 3 587 538  (68 991 matĉe)
Golreĝo(j) Ĥristo Stojĉkov
Oleg Salenko
(6 goloj)
Plej bona ludisto Romário
vdr

La 15-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 17-a de junio kaj la 17-a de julio 1994 en Usono. La teamo de Brazilo gajnis la pokalon en la finalo kontraŭ la itala teamo. La finalo okazis en la urbo Los-Anĝeleso.

En Usono, male al plej multaj landoj en la mondo, futbalo ne estas ĉe la supro de la listo de la plej popularaj sportoj. Malgraŭ tio, tiu evento altiris la plej grandan kvanton da spektantaro al la ludstadionoj en la historio de la futbala mondpokalo: averaĝe 68 991 spektantoj po ludo, multe super la dua loko en la listo - la monda pokalo 2014 okazigita en Brazilo, ĝisosta futbal-ama lando, kun averaĝe 53 592 spektantoj po ludo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne