Monda Ĉampionado de Futbalo 2006 FIFA Fussball Weltmeisterschaft Deutschland 2006 | |
---|---|
[[Dosiero:|290ra]] | |
Turniraj detaloj | |
Loko | Germanio |
Datoj | 9-a de junio - 9-a de julio 2006 |
Teamoj | 32 (el 6 konfederacioj) |
Ejoj | 12 (en 12 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Italio (4a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Francio |
Tria pozicio | Germanio |
Kvara pozicio | Portugalio |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 64 |
Goloj | 147 (2,3 matĉe) |
Spektantoj | 3 353 655 (52 401 matĉe) |
Golreĝo(j) | Miroslav Klose (5 goloj) |
Plej bona ludisto | Zinedine Zidane |
La 18a Vira Futbala Mondpokalo estis sporta okazaĵo de la federacio FIFA kiu okazis en Germanio ekde la 9-a de junio ĝis la 9-a de julio 2006. Sud-Afriko, Brazilo, Maroko, kaj Anglio estis aliaj landoj kiuj kandidatiĝis por organizi ĝin.
La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 32 landoj konkursis en grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 16 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 16, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la okon-finaloj), do restis 8 gajnantoj, sekve interbatalis tiuj 8 teamoj (la kvaron-finaloj), el tio restis 4 gajnantoj, el kiuj po du interludis en la duon-finaloj, kaj - post kiam la perdintoj el tio elbatalis la trian lokon - la gajnintoj el la duon-finaloj komparis siajn fortojn en la finalo en la Olimpika stadiono de Berlino.
Por la futbala mondpokalo en 2006 unuafoje kvalifikiĝis la teamoj de Angolo, Ĉeĥio, Ebur-Bordo, Ganao, Togolando, Trinidado kaj Tobago kaj Ukrainio.