Monda Ĉampionado de Futbalo 2018 Чемпионат мира по футболу 2018 | |
---|---|
![]() ![]() | |
Turniraj detaloj | |
Loko | ![]() |
Datoj | 14-a de junio ĝis 15-a de julio 2018 |
Teamoj | 32 (el 6 konfederacioj) (el 6 konfederacioj) |
Ejoj | 12 (en 11 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono ![]() |
![]() |
Dua pozicio ![]() |
![]() |
Tria pozicio ![]() |
![]() |
Kvara pozicio | ![]() |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 64 |
Goloj | 169 (2,64 matĉe) |
Spektantoj | 3 031 768 (47 371 matĉe) |
Golreĝo(j) | ![]() |
Plej bona ludisto | ![]() |
La 21-a Vira Futbala Mondpokalo okazis en Rusio en junio kaj julio 2018. Ĝi estis la unua futbala mondpokalo en Rusio, sed ankaŭ la unua en la tuta orienta Eŭropo. Ĝi cetere estis la unua mondpokalo, kiu disvolviĝas samtempe sur du kontinentoj.
La teamo de Francio venkis en finalo kontraŭ tiu de Kroatio, kaj gajnis la Mondpokalon por la dua fojo.
La dua- kaj tria-rangita teamoj, respektive Kroatio kaj Belgio, faris ilian plej bonan rezulton en la historio de la Futbala Mondpokalo, dum la tiama ĉampiono, la teamo de Germanio, eliminiĝis dum la grupa fazo post malvenkoj kontraŭ Meksiko kaj Sud-Koreio.
Kiel ĉampionoj, Francio kvalifikiĝis por la Pokalo de FIFA-konfederacioj 2021.